Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/284

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Eniru!

Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:

—Du markojn, mi petas, doktoro.

—Du markojn? ... Por kio?

—Por aĉeti sapon.

—Sapon!? ... Refoje aĉeti sapon!? ... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis du markojn por sapo, kial refoje nun?

—Tiu sapo foruziĝis—, respondis kviete la servistino.

La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo fariĝis ruĝa kiel tomato:

—Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas sapon? ... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.

—Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.

—Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?

—La sinjorino diras, ke jes.

La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan monon.

—Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la diablo!

La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis staranta.

—Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...

—Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!

La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:

—Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.

—Ĉu ŝi ne povas? ..., ne povas? ... Kial ŝi ne povas?