Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/286

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan korpon de la brusto ĝis la botetoj.

La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis ŝin fari. ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ceŝo kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis nur siajn pacientojn.

—Anjo, mi estas ulano —, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi estis tirinta el la sitelo.

—Jes, karulo, vi estas ulano.

—Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas—, diris plue la knabo, saltante tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj tute malsekiĝis.

—Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

—Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria?— li subite demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

—Maria eliris por aĉeti novan balailon.

—Ha! ... novan balailon!

—Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

—Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

—Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.