Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/287

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du balailoj, respondis, altiĝante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

—Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo! ... Ĉu oni iam vidis ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

—Sed ĉu ulano povas rajdi sur du?

—Eble li povas, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne vere—?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

—Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

—Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

—Novaj ĉevaloj au junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la ulanojn.

—Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo—, kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis la akvo, li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos. Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj; li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo de la ŝego.

—Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la skribanto.

—Novan ĉevalon!?— La doktoro metis la plumon post la orelon kaj rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.