Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/288

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ha, la novan balailon! ... Kaj kie estas la malnova?

—Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

—Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

—Tion diris ankaŭ Anjo.

—Ĉu vere?— La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. —Ĉu vere!?— li ripetis.

—Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel lia dika ventro.

—Sed ĝi ne forĵetos min... la nova ĉevalo.

—Ho ne... ha, ha, ha! ... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

—Eniru!— diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis kurinta per ĉiuj fortoj.

—Nu, knabo, kio estas?

—Doktoro... ĉu vi... bonvolas... veni... ĉe Majer... en la drinkejon?

—Kiu estas malsana?

—Fremdulo, li estas eble mortanta.

—Kio do okazis?— La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo.

—Mi ne scias—, respondis la bubo. —Mi preteriris, kiam subite Majer alkuris kaj petis min tuj kaj