Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/289

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rapide kuri al vi pro homo, kiu danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.

—Mi tuj iros!— La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis lin al la "Ora Serpento" de Majer.