Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/290

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dua Ĉapitro

La Ora Serpento — Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn — Morto de burleskulo — Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.

Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en flankstrateto la drinkejo "Ora Serpento" de Majer. Ĝi estis drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en la nokto, sin trovadis en tiu "Ora Serpento" vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la "Serpento" la plej granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la "Serpento". En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis