Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/291

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preskaŭ disŝiritaj en ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj elstaris el li akapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo li kriis:

—For de tie! ... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku! ... Mortbatu ĝin do! ... Ĝi venas! ĝi venas! ...

—Tenu lin firme!— kriis unu el la du viroj al sia kunulo, kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la furiozanto.

—Rekvietiĝu do!— li diris al la piedbatanto. —Vi nur imagas tion, tie ne sidas besto.

—Jen! ... Jen! ... Rigardu! ... Ĉu vi ĝin ne vidas!? ... Jen la bruto refoje estas saltonta al mi! ... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, ĝi estas rabia!— kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis intermikse:

—Li estas nur ebria—, diris unu.

—Kio fariĝis?— demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn ŝultrojn.

—Frenezulo, kiun atakis la nervoj—, grimacridis unu el la aro.

—Tio lin mortigos—, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al sia malantaŭulo.

—Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ—, respondis alia.

—Irigu do iun por venigi kuraciston—, diris unu el la viroj, kiuj tenis la ebriulon. —Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj