Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/292

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭte timekkriis kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:

—Eksilentu do!

—Mortigo!— subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi ekpremis al li la gorĝon.

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

—Mortigo! ... Helpon...!— stertoris la atakito, al kiu la fera mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigino de la morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis kuŝanta senmove.

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke