Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/295

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tria Ĉapitro

Mikelo — En la veturilejo de la doktoro — La stomako de trinkulo — La cirka knabo — Neatendita kliento — Transformiĝo de malpura cigano en belegan knabon.

Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi sian mastron kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

—Mikelo, lumigu al mi.

—Kien, doktoro?

—Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post ill unua ektuŝo) kaj iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj