Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/296

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la nomita loko kaj lin sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, sitelon kaj blankan viŝtukon.

—Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

—Metu la lampon tien...—. La doktoro montris lokon en la veturilo apud la pordo, ĉe kiu li staris.

—Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; atentu la lampon, ne renversu ĝin! ... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo kaj la kadavron, kies grimacanta buŝon aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de la mortinta viro.

—Kial li faras tion?— pensis Mikelo; —tiu kadavro ja ne timigos min—, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

—Kia viro!— diris al si la doktoro. —Kia fortulo! ... domaĝe, ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.