Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/303

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi ne scias, sinjoro.

—Kiun lingvon parolis via patro?

—Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.

—Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?

—Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.

—Kaj li faris nenion?

—Li nur drinkis kaj...

La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.

—Pretigu buljonon—, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por obei.

—Nu, kion li faris ankoraŭ?— demandis la doktoro.

—Li min batis.

—Estas honto!— diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.

—Kombilon, MIkelo!— li ordonis post momento.

La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo de araneaĵoj.

—Mi mem prefere aranĝos miajn harojn—, diris la knabo. —Mi ne kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.

Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.

La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo. El malpura