Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/305

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvara Ĉapitro

Meditado de Stanislas — Pri akrobatoj kaj patraĉo — Stranga bruado en kuirejo — Doktoro kaj paciento — Teodoro — La staranta horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato — La ĉiam moviĝanta glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon — Pri servistino, kiu estas scivola — Koleranta doktoro — La perditaj okulvitroj — Nova samhejmano kaj pri lia kono — Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.

Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed interne regis ankoraŭ silento.

Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo