Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/306

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis kapabla forpeli la insektojn.

Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.

Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ pro la fantaziaĵoj,