Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/310

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vi ne amas vian metion?

—Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

—Kion do vi amas?

Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la kanapo.

—Jen nia Teo!— diris la doktoro ridetante. —Nu Teo, ĉu vi ne devas konatiĝi kun Stanislas?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

—Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

—Jes, tion mi faris—, diris li.

—Kial?— demandis Teodoro.

—Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados—, kaj sin direktante al Stanislas, li diris plue: —Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:

—Ĉu vi restos tie ĉi?

—Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

—Kien?

—Al cirko.

—Al cirko? ... Kial?

—Por labori.

—Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

—Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

—Nu!— diris la doktoro, —mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri via matenmanĝo; mi revenos