Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/311

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe vi povos babiladi kun Teo—, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.

Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj okuloj denove trafis la horloĝon,kaj li rimarkis la unuan fojon, ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon[**] en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen.

Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj biskvitoj.

—Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone?—ŝi informiĝis.

—Jes, mi dankas.