Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/316

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al mi aŭ al iu alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis tion... Ĉu vi facile studadas?

—Mi ne scias, sinjoro, sed mi povas klopodi.

—Kiom vi jam lernis?

—Mi lernis rajdi...

—Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?

—Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?

—Sekve vi ne lernis la matematikon!

—Ne, sinjoro.

—Ĉu geografion aŭ historion?

—Nek tion, sinjoro.

La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.

—Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?

Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:

—Mi... mi tute ne scias skribi...

—Kion!?— kriis la doktoro, —vi ne scias skribi!?

—Ne, sinjoro.

—Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?

Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li balbute diris:

—Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!

—Sed tio estas terura!

—Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.

—Fi do!!! ... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur diligenta.

— Mi estos, sinjoro.