Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/318

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvina Ĉapitro

Stanislas kaj Teodoro — Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso kaj Blankafloro — (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).

Dank' al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportardi sitelojn kun pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li opiniis, ke Stanislas pli bone