Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/319

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povas pasigi alie sian tempon. Okazis kelkfoje, ke la lumbo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:

—Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos reveni al mi.

Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezan por plaĉi al sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo "laboris".

La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo; post kiam Stanislas estis puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrjno ofte legis en ĝi, sed nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn skribitajn paĝojn, dirante:

—Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne germana, ne angla, ne latina nek greka... do forĵetu, ĝi valoras neniom!

Stanislas tamen ne forjetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus diri, kion ĝi enhavas.