Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/320

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La ĉevalo de Mareau estis vundita kaj la doktoro gardadis la monon por Stanislas.

Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis "laborintaj" sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.

—Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon!— diris Teodoro.

—Pri kio?

—Pri Blua Barbo.

—Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.

Teodoro pripensis, tiam li diris:

—Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.

—La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.

—Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.

Kaj Stanislas rakontis:

La Historio pri Floriso kaj Blankafloro

[La leganto legu la noton sub la fino de la rakonto: paĝo 331a.]

Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je tridekmejla distanco de la maro.

Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter