Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/321

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj pilgrimantoj sin trovis duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum palmofesto, naskis po[**] unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristnnino kore amis ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj de l' instruisto Gorbur. FIoriso tamen tre malĝojis; li ekploris dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono.