Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/322

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencan ekzekutigi Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon al Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke Blankafloro kuniru al Mentorujo. —Ne—, diris la reĝo, —ŝi devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana—. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis