Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/323

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Floriso, kaj kion ajn oni faris, ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon kaj diris: —Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. Bankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, tiam li nepre forgesos pri ŝi—. Sed la reĝino respondis: —Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas kulpa. Prefere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi —. La reĝo sekvis la konsilon de la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili plenumu la deziron de la reĝino.

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek-kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar baldau ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: —Ho, mia kara Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.