Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/325

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta kortego, ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: —Reĝa moŝto, kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus sian vivon! Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari?— —Diru al li—, respondis la reĝo, —ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: —Ho patro, permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis: —Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon—. Sed Floriso respondis: —Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al mi, ke mi iru por serĉi ŝin—. Tiam respondis la reĝo: —Nu do, iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj monon—. Floriso tamen diris: —Sinjor' patro, ĉu ne estus pli saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? Dekdu azenoj devas marŝi antaŭ