Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/326

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, tri kun moneraj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. Ĉe la azenoj mi bezonos dekdu kondukistojn. Krom tio, vi donos al mi dekdu militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin serĉi.

La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon. sur kiu lia filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.

Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: —Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis aliacele.

Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi diris al Floriso: —Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.

—Kien ŝi forvojaĝis?— Floriso demandis.

—Al Babilono—, respondis la virino.

Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon