Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/328

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. —Nun mi estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? Ci tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj senkapigos min—. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: —Ho, mia amiko, pri kio vi do pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu ne plaĉas al vi?— —Ne, sinjoro—, respondis Floriso, —tute kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos.— —Kuraĝon!— diris la gastigisto, —mi ja povos trovi rimedojn por helpi vin.

Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis kaj larmoj elrulis[**] el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: — Ni formetu la manĝaĵon, ĉar tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. Ni lin konsolu.

La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: —Juna sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja?— Floriso respondis: —Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. Antaŭ ol