Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/329

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, mortos pro ĉagreno—. —Estus terure, juna sinjoro, sed mi vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. En la urbmuregoj estas tri-dek-tri metalaj pordegoj kaj el ili elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega salono kun fencstroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas lin servadi dek-kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie sin trovas tie dek-ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de la lando, kaj kiam