Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/330

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per ŝia kapo. Kiam tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama loko.

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi kiu povas diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi kun ŝi—. —Ho, mia kara gastiganto!— diris Floriso, kiu estis aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, —donu al mi konsilon..., kion do mi faros!— Tiam ekparolis Doriso: —Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn turojn