Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/331

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble plej multe en via entrepreno.

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia promeso kaj diris: —Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al via amatino en la turon—. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe grandan, por ke Floriso