Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/334

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, ke estas jam malfrue. —Jes, mi venas, mi venas—, respondis Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, Klariso respondis: —Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis—. La emiro estis kontenta, li diris: —Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino—. Sed la postan tagon Klariso rcfoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, ankaŭ tiam ŝi diris: —Jes, mi venas!— Sed Floriso ŝin tenis en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: —Sinjoro..., mi ŝin vekis... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, li reiris al sia sinjoro kaj diris: —Blankafloro kaj Klariso dormas unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

—Donu al mi mian glavon!— ekkriis la emiro. —Mi mem iros al tiu fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.