Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/336

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Aŭskultu, sinjoroj! ... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe kaj laŭjustece—. Granda silento ekregis en la salonego kaj la emiro diris plue:

—Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi! ... Mi ŝin trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili vekiĝis kaj petis esti ĵugataj de la tribunalo. Ili min ofendis en mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita honoro estu venĝata.

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la maniero de l' ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: —Estas honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi al tio?— —En tio mi tute ne samopinias—, parolis la araba reĝo Balziero, —se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante: