Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/338

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li sin ĵetis antaŭ la piedojn de l' emiro kaj petegis: —Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando—. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: —Sinjor' emiro, pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al li geamantoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj parolis: —Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso.