Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/339

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Flanke de tiu li sidigis Floriso kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo dauris multajn sinsekvantajn tagojn.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Feniso kuj lia edzino estas mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed line li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l' reĝo Pepejn.


Noto (por la leganto). Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: Floriso kaj Blankafloro (Floris en Blanchefloer), kiu antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la verkinto.