Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/340

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sesa Ĉapitro

Neinvititaj aŭskultantoj — Sinjoro Klajn — Stanislas akompanas novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado — Unua leciono — Stranga klakado — Pri libroj — Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj ĉeestas — Kion Stanislas deziras fariĝi.

Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn kriante:

—Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.