Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/342

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

efikis sur lin, ke li ne kuraĝis malobei. lom surprizite li restis staranta, postrigardis sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, tamen tute ne rigardante lin:

—Cu mi marŝas tro rapide?

—Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas min.

—Via nomo estas Stanislas, ne vere?

—Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per la unua al li adresita demando, diris plue:

—Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

—Kial vi demandas tion?

—Car la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

—Hm! ... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

—Cu tiu Mareau estis via patro?