Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/344

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apud kiu staris la publika lernejo. La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de l' instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al li seĝon por eksidi.

—Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis?— demandis la instruisto.

—Ne ankoraŭ—, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:

—Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo.

Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne sciante kion diri, li tusetis.

—Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko—, diris plue, la instruist-edzino... —Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?

—Jes, sinjorino, tre multe.

—Ĉu vi jam studadis muzikon?

Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis ankoraŭ tute nenion.

—Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan talenton—, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en kiu sin trovis la knabo.

—Volonte, sinjoro.