Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/345

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kial li ne havos talenton?— demandis la sinjorino, —ĉar li amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.

—Ni vidos—, mallonge respondis Klajn.

La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris semove sur la teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar la instruisto jam daŭrigis la lecionon.

Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:

—Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?

—Librojn, sinjoro.

—Jes, sed kio estas libro?

—Oni legas ilin, sinjoro.

—Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni