Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/346

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al tio simila al libroj.

Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel decas. Estas