Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/347

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hodiaŭ sabato; kaj ĉar ĉiusabate. mia lernejo estas fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.

Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj diris:

—Ĝis revido, mia amiko.

Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis post li. En tiu sama tempo aŭdiĝis refoje la sama antaŭa klaketado en la koridoro.

Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li memoris, ke la doktoro estis dirinta: —Do forĵetu, neniu povas legi tion—. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis la kajeron.


Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ la doktoro. Malkontenta tamen estis