Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/348

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Teodoro, ĉar de post kiam Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi sin al sia studado.

Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l' instruisto, kiu ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi kun Stanislas.

La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj. Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de la fianĉino tuj diris: —Mi petas, ĉesu