Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/349

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

do paroli pri muziko, tiu temo tute ne interesas min.— La bonkora sinjorino tamen, ne rimarkante tion, diris plue: —Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas.

Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li diris;

—Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.

Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, timante esti malagrabla al Berta.

Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por Oskar.