Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/350

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian leteron.

—De kiu?— demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por vidi, kiu sendis la leteron.

—De Schulze, panjo—, kaj li eklegis.

—De Schulze, la orkestestro de l' opero?

—Jes—, kaj Oskar legis plue; tiam li diris;

—La okan mi devos partopreni en Lohengrin.

Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la orkestro.

—Lohengrin estas belega—, ŝi diris plue, —mi ĝin vidis jam trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, Stanislas?

—Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.

—Oni tamen muzikadas tie.

—Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, kiuj ludis laŭtege, sed malbele.

—Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?

—Ho jes, sinjorino.

—Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero.

—Kun plezuro—, diris Oskar.

—Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona—, mallaŭte diris la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.

Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li respondis:

—Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.

—Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn—, diris la sinjorino.