Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/351

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Vi pravas, ĝi vere pliaobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.

Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.

—Oj, miaj dentoj!— ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per unu sola movo remetis ilin en la buŝon.

—Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.

Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.

Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis promesinta al Stanislas, ke li ludos.

—Kion vi elektis, Oskar?

Un Orage—, panjo.