Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/352

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke Stanislas pli bone komprenu.

Oskar klarigis:

"Un Orage", aŭ "Uragano", estas bela sed simpla salona muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la naturo.

La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel fulmo la fingroj de l' artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu lia ektuŝo naskis temon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia