Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/353

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patrino kun mieno, kiu esprimis feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la plej famaj profesoroj de la konservatorio.

Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, ekzamenis la mienon de Stanislas.

—Li amas la muzikon—, li diris al si mem, —tion mi klare vidas, la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo sekvu la kursojn de la muzika lernejo.

Fine "la Uragano" kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.

La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis "la Kalifo de Bagdado". Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis silente atendi ĝis la fino. Kiam post "la Kalifo de Bagdado" Oskar estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin al la iama cirka knabo kaj demandis:

—Ĉu vere vi amas muzikon?

—Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.

—Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto?— subite demandis Oskar, turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.

—Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.

Oskar rigardis al sia patro, ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:

—Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.