Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/355

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sepa Ĉapitro

La moviĝanta, minacanta glavo — Pri Paganini — La bruado en la kuirejo silentiĝas — Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson — Kial ŝi sen interrompo laboradas.

Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm kaj studadis.

Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne rehejmiĝis.

Ĉio estis silenta en la salono, oni audis nur la unutonan tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis supren—malsupren, supren—malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis dekstren—maldekstren, dekstren-maldekstren.

Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la kiurejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de famaj muzikistoj kaj komponistoj.

Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar li estis