Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/356

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank' al sia korpa kaj spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj muzikistoj kaj komponistoj.

Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj pendantaj sur la alia frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini.

Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis nur la C- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo prezentis la amatinon kaj la alia la