Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/357

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

amanton. Stanislas legis pri tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn; li sciis ankaŭ, ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto? ...

Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, supren-malsupren...

Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan bruetadon.

Stanislas ankau mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema servistino restis fermita.