Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/359

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

krion, kiu penetris la animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.

—Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...

Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.

Fine li kapablis paroli.

—Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.

—Ho ne, mi ne estas.

—Vi laboris tro multe.

—Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed ili estas forlasontaj min...

—Sed kial tiel labori? ... La servistino ja estas en la domo por labori; vi laboras tro multe...

—Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio... kompatu min!

Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.

—Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro en la kuirejo mortigos vin.

—Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas ne labori.

—Sed kial?— Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝi antaŭ kvarona horo ŝi estis laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.