Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/363

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute nekonata.

Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la sinjorino diris plue:

—Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi tingre montris la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu sin okupadis pri la