Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/364

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta eĉ klopodi forporti la kofrojn Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe kiu staris la kofro.